La ibogaino en psikoterapio kay en la lukto kontrau
la kemidependeco ye la narktazhoy
Robert GOUTAREL, Honora Direktoro de Serchado
che C.N.R.S.
Otto GOLLNHOFER kaj Roger SILLANS, etnologoy,
C.N.R.S.
(Francio, Centre National de la Recherche Scientifique)
CHAPITRO VIa
KONKLUDOY
Kion oni devas konkludi el tiu triobla sperto pri la rolo de la iboga'
ye subtoksa dozo, en psikoterapio lau Naranjo, en la Bwiti-o
kay fine en la lukto kontrau la toksomanioy ?
1 ) - En la Bwiti-o, precipe en la Bwiti-o Mitsogho-a,
kies rigorecon de ritoy kay motivoy al ji propray endas substreki, la kvanton
da drogo (raspita radiko de la Iboga' ) mezuras la "patrino" (inicito,
kiu akompanas kay konstante priatentas la inicotan ). Tiu mezuron oni kalkulas
per nombro da korboy, kay ne eblas al ni taksi la pezon da ibogaino lau
niay kutimay pesiloy. Ji estas aljustigita lau la konduto de la paciento
kay ji ebligas transpasi la unuan stadion de la vizioy por atingi tiun
de la "normigay" vizioy korespondantay al la vera motivo de tiu, kiu volas
vidi kay koni la transmortan mondon. Tial la inica proceso estas malrapida
kay progresa, kay tio ebligas la observadon de kvar stadioy dum la vizioy.
La tri unuay estas cefe freud-ay kay la kvara, kiun oni nomas etapo
de la normigay vizioy, estas konforma al la kolektiva imago de la tribo.
En la Bwiti-o de la Fang-oy, la ceremonion oni
povas plirapidigi, se oni anstatauigas la raspitan radikon de la
Iboga'
per miksazho kun lakto, sukero au palmovino, kiun oni nomas "ekspresa"
au "automata". La virinoy povas esti inicitay al la Bwiti-o
Fang-a,
kay multayn malsamecoyn oni konstatas pro shanjoy en la inica sperto, kiuy
okazis sub la influo de la kristanismo, pro konkurado inter la diversay
movadoy profetay kay mesiay pli-malpli ortodoksay, kay pro la perdo de
la triba nocio. Tial neniel eblas paroli pri "normigay" vizioy en la Bwiti-o
Fang-a, kiu estas vera sinkretismo inter la kristanismo kay la kulto
kontrau la prapatroy. Kiam chio estas dirita kay farita, la vizioy estas
konformay al la kulturo de la nova inicito : tio estas kulturo kristana
kay okcidenta por la blankuloy inicitay al la Bwiti-o Fang-a.
2 ) - La dozoy da ibogaino uzitay de Naranjo en psikoterapio
estas
relative malfortay, char la psikoterapia kuracado dauras ne pli ol 6 horoyn.
Perbusha dozo ye 300 mg shaynas juste necesa por aperigi vizioyn analizitayn
de la psikoterapiisto, kiu gvidas la pacienton serchante la profundayn
kialoyn de lia nevrozo. Shaynas, ke la kuracadoyn oni devas plufoye refari.
Naranjo konkludas, ke la sola uzo de la ibogaino ne povas kauzi
la shanjoyn, kay ke tial necesas psikoterapiisto.
3 ) - En la kuracado de la toksomaniuloy, H.Lotsof donas
perbushe unikan dozon de 500 mg jis 1000 mg da klorhidrato de ibogaino.
La kuracado tre longe dauras dum chirkau 36 horoy, kay tiu dauro estas
komparebla kun tiu observita dum la inicado al la
Bwiti-o, se oni
konsideras la foreston de la longa manjado de la
iboga' kay de la
ritoy akompanantay jin. Ni povas noti, ke en la
Bwiti-o
Fang-a
la kuracado ankau dauras proksimume 36 horoyn, kiam la miksazhoy "ekspresay
au automatay" anstatauas la raspitan radikon de la iboga'. La unuay
vizioy aperas du horoyn post la glutado de la klorhidrato de ibogaino.
La tri fazoy priskribitay de Lotsof' estas kompareblay kun la kvar
fazoy de la Bwiti-o
Mitsogho-a : la unua fazo estas tiu de
la vizioy freud-ay kay la dua ("demandoy kaj respondoy") estas komparebla
kun la fazo de la normigay vizioy. Lotsof' priskribas trian fazon
: tiun de postrestanta stimulo, kiun sekvas mallonga dormo refreshiga.
Oni rimarku, ke ankau la sukceso de la metodo
Lotsof-a vershayne
dependas de profunda motivo de la kuracito, kiu estas la volo chesigi chian
kemidependecon.
La 17an de novembro 1989, la "United Senate Committee on the Judiciary"
publikigis raporton de la Komitato pri la kemiterapio kontrau la uzado
de kontraulejay drogoy. Tiu raporto koncernas esence studprogramon "Medication
Development Program, MDP" komisiitan al la "National Institute on
Drug Abuse, NIDA, en Rockville ( Usono )". La Direktoro de Programo
ricevis en 1989 subvencion ye 30 milionoy da usonay dolaroy. Ekde la komenco
de 1990 la budjeto de la serchistoy atingis 200 milionoyn da usonay dolaroy.
Tiuepoke la serchado estis orientita ne al la ellaborado de kemiay
substancoy kapablay resanigi la toksomaniuloyn, sed al tiu de anstatauay
drogoy (kiel la metadono), kiu nuligas la bezonon de drastay drogoy ( precipe
la kokaino ) kay kauzas dependecon malpli danjeran. Tiuepoke la ibogaino
ne cheestis la liston de substancoy interesay por lukti kontrau la kemidependecon.
Malfacile estis agnoski, ke kemia substanco povas nur post kelkay tagoy
nuligi chian dependecon ye la opiazhoy, ye la kokaino, au ye kiu ayn drogo.
Estis kaj ankorau estas du kontrauaj skoloy : la adeptoy de la kemiay
drogoy anstatauay, kay la adeptoy de psikoterapio milda kay longdaura,
kiu foye povas okazigi resanijon. Tial ni povas kompreni, ke la metodon
de Lotsof' oni komence akceptis kun skeptismo kay ech kun malamikeco.
Antau ol permesi la klinikayn provoyn de nova medikamento, la registaray
agenteyoy postulas tute logike, ke jia efikeco estu pruvita per bestay
provoy.
La farmakologiay studoy faritay per bestoy por pruvi la malfortan toksecon
de la ibogaino (14) kay por pruvi, ke ji eble plipotencigas la sendolorigan
efikon de la morfino, liveris rezultoyn atestantayn pri la nekredeba kvalito
de la ibogaino por modifi ies konduton pro estijo de nova personeco post
la eliminado de iuy inklinoy malfavoray al la plena disvoljijo de la menso.
Tamen novay teknikoy ellaboritay de serchistoy en la neurosciencoy
havigis antau nelonge kelkayn informoyn precizayn pri la agadomekanismo
de la ibogaino por kuraci la toksomaniojn morfinayn kay kokainayn. Per
la uzado de la mikrodializo Di Chiara kay Imperato (15)
priskribis
en 1988, ke la nivelon de la eksterchela dopamino en la "nucleus accumbens"
kay malpli en la "striatum" pliigas la uzado de amfetaminoy, de
kokaino, de morfino, de nikotino kay de etanolo, kiuy chiuy estas drogoy
dependigay.
I.M.Maisonneuve (38) montris en 1991, ke la ibogaino blokas
la stimuladon de la dopamino striata kay mezolimba instigitan de la morfino.
Strange evidentijas, ke la ibogaino influas la dopaminayn sistemoyn de
la cerbo dum pli longa tempo ol tiu necesa por jia eliminado el la organismo,
kay ke dum tiu tempo ji difektas la reagoyn de tiuy sistemoy kontrau la
morfino. Krome, la ibogaino difektas la neurotransmision de la dopamino
en la "nucleus accumbens" instigitan de la kokaino (PA Broderick,
1992 ) (6).
Fine S.D. Glick (21) pruvis en 1991, ke la ibogaino reduktas
la enveynan meminyektadon de morfino far la ratoy, ne nur dum la horo post
la kuracado per la ibogaino (akuta efiko), sed ankau dum unu tago au ech
pli post ji (prokrastita efiko). Char la ibogaino estas rapide eliminita
(14), la persistado de tiu prokrastita efiko sugestas la formijon
de daure persistanta metabolazho de la ibogaino.
B.C. Barrass kaj Coult (2) montris en 1972, ke
la ibogaino inhibicias la oksidadon de la serotonino per monoamina oksidazo
(ciruloplasmino) kay katalizas la oksidadon de la katekolaminoy per la
sama enzimo. La ibogaino povus kunligi sin kun la ciruloplasmino sur la
situoy de la serotonino (rolo de la C-16). Tiu kunligo inhibicius tiun
de la serotonino kun la ciruloplasmino kaj misformus tiun molekulon de
A-globulino, tiel pliigante jiayn interagadoyn kun la katekolaminoy : sekve
de tio kreskas la kvanto da serotonino kay malkreskas tiu da katekolaminoy.
Fakte la ibogaino estas substanco potence serotoninergia, kiu kapablas
redukti la nivelon de la cerbay katekolaminoy. Tiu malatigo de la nivelo
de la katekolaminoy, precipe de la dopamino, komprenigas la rezultoyn zhuse
priskribitayn pri la blokado de la dopamina stimulado instigita de la morfino
kay de la kokaino en la regionoy mezolimbay kay striatay de la cerbo.
Ni povas precizigi, ke la ibogaino agas ne specife kontrau la morfino
kay la kokaino sed kontrau chiuy drogoy dependigay, kay ke tio pravigas
la terapiayn uzoyn patentigitayn de H. Lotsof' post la una patento.
La malaltigo de la nivelo de la katekolaminoy kay la samtempa altijo
de la nivelo de la serotoninoy cerbay rilatas kun la senigo ye la paradoksa
dormo (REM) kay kun la apero de halucinay fenomenoy (12) (C. Debru,
1990).
La LSD (lizergatacida dietilamido), same kiel la ibogaino, estas potenca
substanco serotoninergia (2), kiu inhibicias la oksidadon de la
cerebra serotonino kay katalizas la oksidadon de la katekolaminoy per enzimo
MAO (monoamina oksidazo).
Tamen ekzistas grandega malsameco inter la du alkaloidoy : la LSD agas
ye dozoy malpli granday ol unu miligramo, jia aktiveco estas malfacile
regebla kay la halucina fenomeno produktita apartenas al alta kay anjela
mondo de estetikay sentoy ; sed la ibogaino havas halucinayn efikoyn nur
ye dozoy superay al 100 miligramoy, kay la kampo de tiu substanco "onirofrenia"
estas tiu de la subtera mondo de Freud', de la besta instinkto kay
de la regresado.
La tokseco de la ibogaino estas malforta, malpli ol tiu de la aspirino,
kay tio faciligas la uzadon de tiu alkaloido.
La inicitay maystroy de la Bwiti-o havas antidoton, kiu ebligas
al ili kiam ayn chesigi la vizian proceson, se ial la manjado de la iboga'
timigas pri la vivo de la "novnaskito" ( néophyte ).
Ni notu, ke la serotonino estas la neurotransmisiilo de la parasimpata
sistemo cerebra, ke la katekol- aminoy estas tiuy de la ortosimpata sistemo
cerebra, kay ke la negativayn efikoyn kronotropayn (koron malrapidigi)
kay inotropayn (koron malfortigi), same kiel la vek-agadon de la ibogaino,
nuligas la atropino, kiu kontrauas la acetilkolinon (neurotransmisiilon
de la nerva sistemo autonoma ).
La longa periodo da sendorma sonjo, kiu sekvas la glutado de subtoksa
dozo (au de "onirofrenia" dozo lau Naranjo ) da iboga' au da ibogaino,
shayne respondecas pri la portempa detruo de la memo kay poste pri jia
restrukturado. Tiu hipotezo estas en akordo kun tio observita de la etnologoy
okaze de iliay studadoy pri la Bwiti-o
Mitsogho-a, kay estus
komparebla kun la hipotezoy de Michel Jouvet kay de Sir David
Crick ( C. Debru, 1990 ) (12) pri la rolo de la sonjoy
en la programigo kay en la malprogramigo de la bazay kondutoy, el kiuy
rezultas nova personeco de la homa menso.
La normalay fazoy de la homa cerbo estas : vekiteco, dormo ne-paradoksa
kun ondoy malrapiday kay profunday (NREM), ondoy pontogenikulo-okcipitay
(PGO) kay la paradoksa dormo kun rapiday okulmovoy (REM = rapid eyes
movements ). La paradoksa dormo estas la sonjoperiodo.
Michel Jouvet kay Sir Francis Crick konsideras la ondoyn
PGO kiel la chefan kodilon, kiu agas che la kortika nivelo registrante
la genetikayn kay epigenetikayn akiroyn necesayn al la personeco de la
homa menso. Krome, pere de mekanismoy de hazarda aktivado, la ondoy PGO
eliminas el iuy tipoy de neuronaj retoy supersharjon da informoy kunligitan
kun patologia konduto. Tion nomas C.Debru "la purigado de la neuonay
irvoyoy". La paradoksa dormo (REM) vershayne entreprenas proceson de el-elektado
inter la "restazhoy" ekscititay dum la dormo kun ondoy PGO, kay ordigas
tiuyn "restazhoyn" dum la sonjado. Michel Jouvet skribis en letero
la 7an de novembro 1990 : "La sonjay efikoy, kiuyn produktas halucinay
substancoy kay kiuyn oni observas che la homo, ne ebligas al ni rektan
alproksimijon al la mekanismoy de la sonjado, char montrijas, ke tiuy du
fenomenoy ne povas esti kunligitay unu kun la alia."
Ni tamen scias, ke la chefay malsamecoy inter la sonjoy kay la halucinoy
kushas en la maniero lau kiu estas organizitay la fazoy de aktiveco, kun
la forigo de la paradoksa dormo (REM) kay la enmiksijo de la ondoy PGO
en la fazon de vekijo kay en la ne-paradoksan malrapidan) dormon
(NREM).
La nova organizazho farijas : stadio de vekiteco, stadio de la ondoy
PGO, stadio de la halucinoy, stadio de dormo, kay shayne eblas, ke la halucinay
okazazhoy kay la sendorma sonjado eliminas "restazhoyn" ekscititayn de
la ondoy PGO sen paradoksa dormo (REM).
- "Kiam rato povas mem elekti stimuloyn vekayn (kay gratifikayn), "resalta"
kresko de la paradoksa dormo (REM) ne sekvas 10horan periodon de senchesa
vekiteco (persona komuniko de Valatz). Oni povas do supozi, ke en
tiu lasta kazo la memstimulado koncernas nur genetike antaudifinitayn irvoyoyn.
La memstimulado povus tiam anstataui la plufoye ripetatan programigon de
la paradoksa dormo (REM) ( M.J. p.199 )"
- "La memstimulado (gratifika) funkciigus la genetikayn irvoyoyn de
la personeco ( M.J. p.196 )
- "En sekurigay kondichoy la sonjay halucinoy estus pli gratifikay
ol terurigay (Snyder 1966, MJ 159)
La "onirofrenia" memstimulado kauzita per la ibogaino (pli gratifika
ol teruriga) nuligas la paradoksan dormon (REM) sen jia posta pliijo. La
mallonga periodo da "malrapida" dormo (NREM), kiu sekvas la longa fazo
halucina, ripetijas dum pluray monatoy, kay tio indikas, ke la nova personeco
de la menso estas daure formijanta jis la restarijo de la paradoksa dormo
(REM). La nevidebla "muzik- estro" kunordiganta la aktivecon PGO forlasis
la Sonjon por partituro pli "rokmuzika" kay gratifika.
La demando estas : Chu la halucino sonja au "onirofrenia" povas anstataui
la Sonjon en la ripetitay programigo kay la malprogramigo de la paciento
kuracata per ibogaino ?
La koncepton pri la rolo de la sonjoy en la proceso de forgesado speciale
disvolvis en 1983 Crick. F. kaj G. Mitchinson ( "On the
Function of Dream Sleep", en "Nature", 304, p.111-114 ) : "Ni
sonjas por forgesi."
Tiun nocion kompletigis tiu de ripetata programigo, kiun disvolvis
en 1992 Michel Jouvet ("Le sommeil et le Rêve", eldoneyo
Odile
Jacob, Parizo ). Tiu ripetata programigo de la irvoyoy (PGO, kortikay
neuronoy), kiu kauzas la heredan idiosinkrazion, ne necesigas la produkton
de novay neuronoy per neurogenezo.
Char tiu neurogenezo ne ekzistas en la homo (la neuronoy mortas sed
ne estas anstatauitay), oni akceptas la ideon, ke iuj neuronoy genetike
programitay povus esti malprogramitay kay poste reprogramitay cele al konstanta
renovigo de la personeco de la homa menso.
Tiu ripetata programigo aktivigas la ondoyn PGO, la cerebran kortikon
kay la paradoksan dormon (REM), kiuy estas la ekstere videblay signoy de
la sonjado : "la muzikilaro neurona ludas sonjan partituron sub la influo
de la nevidebla muzik-estro de la aktiveco PGO" ( M. Jouvet, 1992
)
La fenomenon de "resalta" pliijo de la paradoksa dormo studis en 1960
W.
Dement ( "The effect of dream deprivation", 1960, en "Science",
131, p.1705-1707 )
La metodon de "eksperimenta senigo ye sonjado" (metodo de la "najeyo"
por rato au kato kay de la veko dum la unua momentoy de la parodoksa dormo
por la homo) sekvas unuflanke kreskanta bezono ye sonjado, kiun manifestas
la apero de chiam pli oftay epizodoy de la parakodsa dormo (preskau chiuminute
por la kato post 24hora senigo ), kay aliflanke "resalta" pliijo de la
kvanto da paradoksa dormo post la chesigo de la senigo.
Enhavtabelo de la artikolo |