MEYAYA : la unua trilingva reteyo dedichita al la Iboga'
[AKCEPTEYO] [FOTALBUMO] [ENHAVTABELO] [INDEKSO] [INFORMOY

antaua artikolo || GOUTAREL 2 || iboga' kontrau la dependeco
FARMAKODINAMIKO KAY
KURACAY  UZADOY PRAKTIKAY  DE
IBOGA' KAY  IBOGAINO

obaka1@virgilio.it
racine Iboga

ARTIKOLOY  DE  GOUTAREL
 

I. Historio 
de la esploroy 
farmakologiay
 

II. La Bwiti-o Mitsogho-a
 

III.La Bwiti' Fang'
 

IV.La ibogaïno 
en psikoterapio;
la psikanalizo lau Naranjo
 

V. La ibogaïno por lukti kontrau  la dependenco ye drogoy lau Howard Lotsof
 

VI.Konkludo 1
 

VII.Konkludo 2
STM
 

VIII.Bibliografio

La ibogaino en psikoterapio kay en la lukto kontrau la
farmakodependeco ye la narkotazhoy

Robert GOUTAREL, Honora Esplorestro che C.N.R.S.;
Otto GOLLNHOFER kaj Roger SILLANS, etnologoy, C.N.R.S.
( Francio, Centro Nacia de la Esplorado Scienca )


 

CHAPITRO Ia
 

Historio

La Tabernanthe iboga H. Bn. estas arbusto "apocinacea" de la ekvatora Afriko, kies radikoyn oni uzas en Gabonio dozete kiel stimulilon  kay dozege dum la akcepta ceremonio al la inica societo gabona de la Bwiti-o.

Kvar periodoy estas priskribitay : la tri unuay rilatas kun la farmakodinamikay studoy realigitay en Francio (1864-1905 kay 1940-1970) kay poste en Usono, chefe la laboroy de Ciba (1950-1970).
La malforta tokseco akuta kay kronika de la ibogaino estas pruvita ( Dhahir 1971 ). La ibogaino inhibicias la oksidadon de la serotonino kay katalizas tiun de la katekolaminoy per MAO (MonoAmina Oksidazo ) nomita ceruloplasmino ( Barrass kaj Coult 1972 ). Ye granday dozoy, la ibogaino estas ia speco de halucinogeno ( "onirophrénique" )

La nuna periodo komencijas chirkau la yaro 1960 kay temas pri la praktikay uzadoy de la ibogaino en psikoterapio kay en psikanalizo (Naranjo 1969) kay en lukto kontrau la toksodependeco ( Howard S. Lotsof ). La rolon de la iboga' en la inicay ceremonioy al la Bwiti-o studis etnologoy en Gabonio. La toksadon per la iboga' karakterizas kvar fazoy. La unua el la tri estas chefe freud-a, dum la kvara esprimas la kolektivan nekonscion de la tribo kay iel similas al la "Sperto de Tuya Morto" (Near Death Experience = NDE). La metodo de Naranjo atingas nur la freudan etapon, dum tiu de H.S.Lotsof atingas stadion kompareblan kun la kvara fazo de la Sperto de Tuya Morto (NDE).

Referante freshdatan pruvon "neurosciencan" pri la agadmaniero de la ibogaino, la "National Institute of Drug Abuse" ( NIDA ) aldonis la ibogainon al la listo de la drogoy, kies efikeco por kuraci la dependencon ye la narkotazhoy estas ekzaminenda. La ibogaino blokas en la cerbay regionoy striatay kay mesolimbay la stimuladon de la dopamino, kiun induktas la morfino kay la kokaino, kay reduktas la mem-veyjninyektadon de la morfino far la rato.

Noto pri la stukturo de la ibogaino
La ibogaino estas indol-azepino devenanta de la serotonino.

La kemiayn esploroyn por difini la strukturon de la ibogaino ekfaris du tachmentoy de serchistoy : svisa tachmento gvidata de la Profesoro E. Schlitter ( Organisch chemische Anstalt der Universität, Basel ) kay franca-svisa tachmento kun la Profesoro V.Prelog, Nobel-premiita pri Kemio ( Ecole Polytechnique Fédérale de Zurich ), la Profesoro M.M. Janot ( Faculté de Pharmacie de Paris ) kay R. Goutarel.

La malkovron de la ibogamino, alkaloido ne-oksigena kiu estas la baza strukturo de la aliay alkaloidoy de la iboga', publikigis kune C.A. Burkhart, R. Goutarel, M.M. Janot kay E Schlitter ( Helv. chim. acta, 35, 1952, p.642 ). (8)

Uzante la alkalan fandijon de la ibogaino, la tachmento de Schlitter izolis la formulon 1 : 2-dimetil-3-etil-5-hidroksi-indolo ( E. Schlitter, C.A. Burckhardt, E. Gellert, Die Kalischmelze des Alkaloides Ibogain, Helv. Chim. acta, 36, 1953, p.1337 ) (50), dum la franca-svisa tachmento karakterizis la 3-metil-5-etil-piridinon ( Structure de l'ibogaïne, R Goutarel, M.M. Janot, F. Mathys kaj V. prelog, C.R. Acad. Sci, 237, 1953, p.1718 ) (26).

La kombinado de tiuy rezultoy instigis S-ron R. Goutarel proponi en 1954 (25) formulon 1A, kiu entenis chiuyn elementoyn de la strukturo de la ibogaino. La definitiva strukturo nepre devus enteni kvinan ciklon formitan per ligo de C-17 ( au karbona atomo de la etila cheno ) kun alia atomo karbona de la molekulo ( pli probable C-16 ).
La definitivan formulon 1B estigis W.I. Taylor ( M. Bartlett kaj kunlaborantoj, 1958 ) (3), en kiu la ibogaino havas etilan chenon lau studoy pri la rezultoy de la senhidrogenigo selena de tiu alkaloido (R1=Ome, R2=H).
W.I.Taylor partoprenis en la franca-svisa tachmento antau ol aliii al la tachmento de la Profesoro Schlitter en la laboratorio Geigy ( Summit, New Jersey ), kay kontribuis aparte al la studado pri la cinkonamino kay la kinamido ( R.Goutarel, V.Prelog kaj W.I. Taylor, Helv. Chim. Acta, 33, 1950, p.150-164 ). (27)

" La klinika serchado, kiu rekte temas pri la malsana Homo, alportos grandayn esperoyn." Tion diris Philippe Lazar, jenerala direktoro de INSERM (Instituto Nacia pri Sano kay Esplorado Medicina) al la gazeto "Madame Figaro" n° 14110, p.88 en 1990.

Historio (1864-1905)

La esploroyn farmakodinamikayn kay klinikayn pri la iboga' kay la ibogaino oni povas partigi en 4 periodoy.

Henri Baillon, kiu "kreis" la genton Tabernanthe H. Bn en 1889 che la "Museum d'Histoire Naturelle", kay kiu priskribis sub la nomo Tabernanthe iboga H. Bn la specimenon * reportitan el Gabonio de la kirurgo de la Mararmeo D-ro Griffon du Bellay, skribis : " La radiko de tiu planto estas la parto, kiun manjas la gabonanoy. Ili deklaras jin ebriiga, seks-ekscita, kay ili asertas, ke dank'al ji ili sentas neniun dormo-bezonon". (1)

Tamen ekde 1885 la pastro Henri Neu estis skribita en manuskripto titolita "Gabonio" (42) :
"La pleyparto el la europanoj (vivantay en Gabonio) estas audintay pri tiu planto uzata en la fetichismay ceremonioy. La indijenoy uzas la radikon de la Iboga' raspitan kay infuzitan kiel potencan pocion, kiu malkovrigas kashitazhoyn kay antauvidigas la venontecon. Tiu, kiu trinkas jin, dronas en profundan dormon dum kiu lin obsedas senchesay sonjoy, kiuyn vekighinta li konsideras kiel realazhoyn"...

Tamen necesis atendi jis la 70ay yaroy, por ke la rolo de la Iboga' estu konigita de la etnologoy de C.N.R.S O. Gollnhofer kaj R. Sillans, dank'al iliay studoy che la Mitsogho-oy de Gabonio pri la inicay ritoy al Bwiti-o . (23, 24)

En 1901 Dybowsky kay Landrin (17) izolis el la radikoy de Iboga' alkaloidon kristaligitan, kiun ili nomis "ibogaino".

Terapiay uzadoy

La unua etapo de farmakodinamikay studoy komencijis do en 1901, kiam Phisalix (43) elmontris, ke por la hundo tiu alkaloido chefe agas che la centra neurosistemo kay okazigas ebriecon similan al alkohola ebrieco. Sed tio estos kontraudirita poste.

Tiun epokon karakterizas la laboroy de francay farmakologoy Lambert en 1901 (30) kay en 1902 (31), Heckel en 1902 (28) kay Pouchet en 1905 (44). 

Rezultis el tio, ke la ibogainon konsilis Pouchet kay Chevalier (44) kiel stimulan kuracilon kontrau neurastenio kay kora atonio.

Tiu periodo finijis en 1905, kiam S-ino de Closmenil, filino de Landrin, verkis sian tezon titolitan "De l'Iboga et de l'ibogaïne" por doktoriji pri Medicino en Parizo (9), en kiu shi konsilis kontrau laceco kay neurastenio uzon de la klorhidrato de ibogaino po 10-30 mg tage.

Oni do tiutempe atentis chefe la "senlacigayn" kvalitoyn de la ibogaino, kay necesis atendi proksimume 40 yaroyn antau ol oni denove ekstudi tiun alkaloidon.

Farmakodinamikay Studoy ( 1939-1950 )

En 1941 Raymond-Hamet (48) publikigis noton titolitan : "L'Iboga, drogue défatigante mal connue", en kiu li montris, ke la ibogaino plisentivigas beston kontrau la adrenalino kay "fortigas" la nervosistemon simpatan ("sympathicosthénique") male de la Yohimbino, kiuy lau li "malfortigas" jin  ("sympathicolytique").

Dum la sama epoko S-ro Delourme-Houde preparas por doktoriji pri Farmacio tezon rimarkindan, kiun li publikigos post la milito en 1944. En tiu tezo li debatis pri la problemoy de la iboga' en botaniko, en kemio kay en farmakodinamiko. Li izolis novan alkaloidon ( R1=H, R2=Ome ), kiun li nomis tabernantino (13). Li determinis per kobayoy la toksecon de la ibogaino, kies DL50 (dozo kiu mortigas duonon de la bestoy) estas taksita ye 82 mg/kg se oni inyektas jin per enperitonea voyo.

S-ro Raymond-Hamet montris en 1941 la simpatofortigan efikon de la ibogaino, ke tiu alkaloido nuligas la altigon de la sangpremo okazigitan de la shtopo de la karotidoy, ke ji pligrandigas la altigon de la sangpremo okazigita de la tiramino, kay evidentigis jian propran efikon por malaltigi la sangpremon : tiu efiko estis konfirmita de F-ino Sero en 1944 (55). Li montris, ke la ibogaino agas kiel vera antagonisto de la substancoy malfortigantay la simpatan nervosistemon. ( Raymond-Hamet 1939-1946 ) (47)

Vincent kaj F-ino Sero, el Montpellier, pruvis la inhibician efikon de la ibogaino kontrau la sera kolinesterazo. ( D. Vincent kaj I. sero 1942 ) (56)

Antaue en 1939 Wurman publikigis en Parizo tezon de Doktoreco pri Medicino titolitan : "Contribution à l'étude expérimentale et thérapeutique d'un extrait de T. manii ( syn T. subsessilis ) d'origine gabonaise".
Tiu pristudita specimeno de la planto entenis chirkau 6% da chiuy alkaloidoy, el kiuy 4% da ibogaino, lau la mezuroy faritay de Raymond-Hamet. Lau Wurman tiu specimeno stimulis por la muso la produkton de la sangay cheloy far la medolo kay malaltigis la sangpremon.

Terapiay uzadoy praktikay : la "Lambarène" ( 1939-1970 )

En 1939 oni ekvendis medikamenton nomitan "Lambarène" honore al la fama D-ro Schweitzer. Oni fabrikis jin per seka eltirazho de la radiko de Tabernanthe manii, kay tabloydoyn oni dozis po 0,2 g da seka eltirazho (tio estas proksimume 8 mg da ibogaino). Oni vendis jin kun la jena indiko: "nerva kay muskola stimulilo, vigliganta la chelayn metaboloyn kay foriganta lacijon, preskribinda okaze de deprimo, de laceco, de resanijo, de infektay malsanoy, kay se sanulo devas fari nekutime fortan strebadon fizikan au psikan. Po 2 jis 4 tabloydoy tage. Efiko rapida kay daura sen posta deprimo. Eblas sorbigi jin al hipertensiuloy."

La fakto, ke oni konsilis jin okaze de fizika au psika strebado farenda de sanulo, rapide interesis la sportemuloy post la dua mondmilito (marshado de Parizo al Strasburgo, kurado, biciklado kay grimpado...ktp )

La Lambarène malaperis de la merkato en 1966 kay vendi ibogainon estis malpermesite. Depost 1989 inter malpermesitay stimuliloy enlistigis tiun alkaloidon la CIO, la Internacia Unuijo por Biciklado kay la Shtata Sekratariaro por Yuneco kay Sporto ( franca) .

Farmakodinamikay studoy ( 1939-1950 )

La tria periodo situas kiam Schlitter ( J.M. Mueller, E. Schlitter, H.J. Bein, 1952 ) ektrovis la rezerpinon en la plantoy Rauwolfias (40), kay tiu malkovro estigis novan intereson al la plantoy entenantay indolayn alkaloidoyn. La francay kemiistoy elstarijis sur tiu kampo, malkovrante novayn alkaloidoyn indolayn kay precizigante iliayn strukturoyn, sed mi tamen devas diri, ke la novayn esploroyn pri la farmakodinamiko de la Iboga' chefe faris eksterlandaj farmakologoj.

Oni trovos raportoyn de tiuy studoy en la tezo de PhD verkita de Dharhir en 1971 (14) kay en artikolo de J. Delourme-Houde publikigita en "Fitoterapia" je 1977 (19).
La strukturo de la Ibogaino igas jin indolazepino derivita de la serotonino (25). Tiu komparado kun la serotonino estis la chefa temo de la tezo de Dhahir en 1971 (14).
En sia tezo de PhD che la Departemento pri Farmakologio kay Toksologio de la Universitato de la usona shtato Indiana en 1971 (14), Dhahir difinis la toksecoyn akutan kay kronikan de la ibogaino : 
La DL50 ( per stomaka vojo ) por la rato estas 327mg/kg.
La DL50 ( per peritonea vojo ) por la rato estas 145mg/kg.
La muso kay la kobayo malpli bone eltenas la ibogainon ol la rato. 
La tokseco ne shanjijas post glutado de 1 g/kg da etanolo. La alkoholo malaperigas la tremadon de la besto pro jia malstimula rolo kontrau la Centra NervoSistemo, kiu nuligas la efikoyn stimulayn de la ibogaino.
Tamen la ebrieco de la hundo raportita de Phisalix en 1901 ne estas komparebla kun alkohola ebrieco.
Pli granday kvantoy da alkoholo ( 2 g/kg ) iomete pligravigas la toksecon de la ibogaino.
La sulfato de atropino uzita je la dozoy de 1 jis 2 mg/kg ne modifias la toksecon de la ibogaino, sed malaperigas la ataksion, la tremoyn kay la plimulton de la eksteraj signoy de toksijo.
La studo pri la kronika tokseco montras, ke dozo po 10 mg/kg da ibogaino uzita chiutage dum 30 tagoy per la peritonea vojo ne okazigis difektoyn al la hepato, al la renoy, al la koro kay al la cerbo.
La inyekto de 40 mg/kg da ibogaino chiutage dum 12 tagoy okazigis neniun difekton patologian (malsanigan) al la hepato kay al la renoy.
Tio kontrastas kontrau la tokseco de la serotonino, kiu pro kvaroble pli malgranday dozoy severe difektas la renoyn : shvelijo kay kadukijo de la tubaro kun cheesto de eosinofiloy.
La ibogaino aspektas do kiel malmulte toksa alkaloido, aparte per la busha voyo, kun larjay eblecoy de kuraca uzado : ekde 10-50 mg kiel kontraudeprimilo por la homo jis 300-1000 mg se temas pri la halucina efiko ( kiel ni vidos poste ). La toksay dozoy estas proksimay al  tiuy de la kinino kay de la aspirino.

En 1957 Schneider kaj Reinhart (51) analizas la kor-angian efikon de la klor-hidrato de ibogaino per hundo kay kato, kay montras, ke ye la dozoy de 2 jis 5 mg/kg la ibogaino havas negativayn efikoyn kronotropayn ( malrapidigas la koron ) kay inotropayn ( la koron malfortigas ). La malrapidigo de la kora sangofluo kauzas malaltijon de la sangpremo. Tiuy efikoyn nuligas la atropinon.

En 1962 Gershon kay Lang (16) sugestas, ke la shanjoy en la elektrokardiogramo de konscia hundo indikas, ke la ibogaino pliigas la neregulan korbatadon de la sinuso kay plipotencigas la efikoyn de la vaga nervo pneumogastra. Ili konfirmas tion, kion indikis Raymond-Hamet : ibogaino plipotencigas la altigon de la sangpremo kauzitan de la adrenalino kay de la nor-adrenalino. Ili rimarkigas, ke la negativa efiko kronotropa de la indolay alkaloidoy estas pliigita se oni enigas metoksilan grupon sur la indola kerno. En 1972 Zetler kay Lessau (58) sintezas molekuloyn 2-azepin-indolayn kay komparas ilin kun 4 indolay alkaloidoy. Tiuy komponitazhoy havas rektayn efikoyn nekolinergiayn kun negativay agadoy kronotropay kay inotropay.

Schneider kay Sigg ekfaris en 1957 neurofarmakologiayn studoyn (52), por kiuy ili uzis izolitayn cerboyn kay encefaloyn de kato, kay ankau kurarigitayn katoyn kay hundoyn.
La elektroencefalogramo montras tipan sindromon de vekijo kiam oni enveynen inyektas 2 jis 5 mg/kg da klorhidrato de ibogaino. Ili sugestas, ke la agadloko de la ibogaino devus esti la retikula formacio ascenda.
La antaukuraco per la atropino (po 2 mg/kg) blokas tiun vekantan efikon de la ibogaino. Estas neniu efiko kontrau la kemia konekto de la nervoy kun la muskoloy.
Multay serchistoy interesijas pri la tremetado kauzita de iuy indolay alkaloidoy, aparte de la ibogaino. Tiu tremetado estas de centra deveno kay estas nuligita per la atropino.
Cetere en 1956 Schneider klarigas la plipotencigan efikon de la ibogaino kontrau la morfino per jia inhibicia agado kontrau la kolinesterazo (53).
Fine ye 1972 en studo pri la efikoy de kelkay drogoy agantay en la Centra NervoSistemo kay kontrau la ceruloplasmino (2) Barras kay Coult indikas, ke, se jia koncentriteco egalas tiun de la substrato, la ibogaino inhibicias duonon de la oksidado de la 5-hidroksi- triptamino kay katalizas la oksidadon de la nor-adrenalino ( 200% ) kauzitan de la kupra globulino de la plasmo. Ili klasas la ibogainon inter la drogoy halucinay kay notas, ke la LSD produktas la samayn efikoyn ye koncentriteco dekoble malpli alta.

Ni notu, ke en 1969 Naranjo eksplikas la kvalitoyn senlacigayn kay kontraudeprimayn de la ibogaino, taksante jin kiel inhibiciilon de la monoamina oksidazo ( IMAO), kiu povas plikoncentrigi la adrenalinon, la nor-adrenalinon kay la serotoninon en iliay stokeyoy de la Centra NervoSistemo.

Ni aldonu, ke dum tiunperiodo ( 1977 ) en Francio Wepierre (45) studis la influon de la tabernantino (izomero de la ibogaino) kontrau la shanjoy de la reprovizado de la kora nor-adrenalino ye rato suferanta pro hipoksio (mankas al ji oksigeno). Tiu hipoksio povas utili por taksi la protektan agadon de tiu substanco kontrau la lacijo.

Cetere en la Laboratorio pri Nerva Fiziologio de CNRS en la urbo Gif-sur-Yvette D-ro Naquet montras en 1980, ke la tabernantino kauzas al la kato maldormadon dauran kay kvietan, tre malsimilan al tiu kauzita per la amfetaminoy ( L. Da Costa, I. Sulklaper, R. Naquet, Rev. EEG Neurophysiol.1980, 10,1, p.105 ). (11) Tiun maldormadon sekvas dormo kun malrapiday ondoy sen anomalioy de la paradoksa dormo, kiu estas la periodo de la sonjado ( L. Da Costa 1980 ) (11)

1970ay-1990

Tiu tria periodo dauris dum chirkau 25 yaroy, sed necesis atendi la 4a periodon (de la 70ay yaroy jis la nuna tempo) por ke estu konita, foye lau kashita maniero, la naturon de la halucinay efikoy homay de la Iboga' kay de la ibogaino. Tion oni konis unuflanke dank'al la rimarkinday studoy faritay surkampe de la etnologoy O. Gollmhofer (CNRS), R. Sillans (CNRS) kay J. Binet (ORSTOM) pri la Bwiti-o de la Mitsogho-y kayj pri jia disvastijo al la diversay Bwiti-oy de la Fang-oy (23) (24) (4), kay aliflanke dank'al la esploroy faritay de Claudio Naranjo ( 1969) en Chilio (41) kay de Howard Lotsof ( 1985, 1986, 1989, 1991 ) en Norda Ameriko (32-37).

Enhavtabelo de la artikolo


[sekvo : GOUTAREL 2] [AKCEPTEYO] [FOTALBUMO] [ENHAVTABELO] [INDEKSO] [INFORMOY

   retour/return index