| EBOGA'
La malnoveco kay la longdaureco de la Kultoy de Eboga’,
la inica uzo de la Tabernanthe Iboga fare de gehomoy
yunay kay malyunay, kay la transgeneracia ellaborado de metodoy ( ekzemple
por dozi ) uzatay de spertay praktikistoy garantias maksimumon da sekureco
por chiucele gluti la Eboga-on…krom se estas konsiderate,
ke tio, kio estas bona por le nigrhautay homoy, ne estas tia por la ceteray
homoy.
Yam de yaroy ni, europanoy kay afrikanoy travivintay la voyajon de Eboga’,
estis konkludintay, ke la kulto Bwiti', kia ayn ji estas
- chu Mitsogho-a au
Fang-a, chu sincretisma
au ne – estas la kuraco de la spirito chiam readaptita al la novay mitay
imagoy naskitay de la mikso de la kulturoy (paca au konkistadora) ; kay
ke en Europo, ni perdis tian scion, ye la granda damajo de la planedo,
ie dum la kristana Inkvizicio netolerema ( eble che la Kataristoy ? ).
En tiu spirito-stato ni komencis ekde 1995 kune kun kamerunay bwiti-anoy
pripensadon por difini efikan alirmetodon al la voyajo de Eboga'
por pli vasta popolaro, kay ni komencis interdiskutadon kun kamerunay intelektuloy
kay artistoy kiel etnocentrisman gardrelon !
De nun ni kunlaboradas kun kameruna eklezio bwiti-ista. Ni interkonsentis,
ke necesas inspiriji per la inicay praktikoy de Bwiti-o por
elpensi por pli vasta popolaro ian specon de kuracado per Eboga',
kiu ne estu la vera Inicado.
KOMERCO DE DEPENDIGAY
SUBSTANCOY KAY KURACADO DE LA DEPENDECO
La kontrauleja komerco de dependigay substancoy senchese disvolvijis
ekde la mezo de la 50ay yaroy jis nuna tutmondijo, dum seriozay esploroy
pri kuracado de la dependeco estis chesigitay de la mezo de la 60ay yaroy
jis la komenco de la 90ay yaroy. Estis tridek-kvin yaroy da trankvila prospero
por negoco elstara inter la internacia komerco (armiloy-petrolo -narkotazhoy).
Konkerinte chiuyn sociayn tavoloyn de la okcidenta socio en chiuy ekonomie
disvolvijintay landoy, la merkato, kies kurzoy malplialtijas, trovas novayn
terenoyn en malrichay landoy, kie komsumado de "narkotazhoy" fulme kreskas
konekse kun kreskado de urbegoy. Al tiuy landoy de la "Tria Mondo" yam
ruinigitay de alkoholo nun estas proponita aliro al drastay narkotazhoy
(precipe el opio kay el kokao) ye tre malalta prezo.
Yam de kelkay yaroy oni trovas en la regiono de Gabonio kay de Kamerunio
malbonkvalitan heroinon el Nijerio, kies dozoy estas urbe venditay po 4
au 6 frankoy.
Nu, la okcidenta socio ofertas, kiel kuracadon de kontraulejay paradizoy
nenaturay, dependigan substituon laulejan, kemian au sektan. Eble finfine
pro senscieco.
Char chiam ekzistis neurokemiay kuracadoy de la individuo, simile al
la religioy de Eboga' (iboga') en centra Afriko au al la
moderna kulto brazila de Ayahusaca, "la Ugna de Vegetal",
sed ne lau formo atendita char ili devenis de tereno ekster la yuda-kristana
kulturo…
Dum ekzistas neniu vera kuracado de la dependeco en la okcidenta mondo,
kiu stuporijas fronte al disvolvijo de fabrikeyoy por artefaritay drogoy,
ni havis rimedon en tiu parto de Afriko por ellabori efikan kuracadon de
la dependeco kune kun tradiciay praktikistoy de Bwiti-o.
KONTRAUSORCHA KULTO
La planto Tabernanthe Iboga de la densa arbaro ekvatora
estis konita de la migrantay Pigmoy yam de obskuray pratempoy. Ili transdonis
jin al la Mitsogho-oy, kiuy ellaboris la kulton Bwiti'
kay kiuy transdonis la Eboga-on al la popolo Fang-a
devenanta de la norday regionoy duonsekay. La Fang-oy amase
kristanigitay elpensis diversayn formoyn de Sinkretisma Bwiti-o,
kiuy dissemijis en la multay arbodehakadeyoy de la regiono, kie amasijas
laboristoy el diversay etnoy kay landoy…kiuy reportis heymen konon pri
la planto kay pri la kulto.
Kiam oni konas la neurokemiayn efikoyn de la ibogaino kay kiam oni scias,
ke psikosociay perturboy tradicie manifestijas en Afriko per ensorchado
kay demonhavo, oni tiam komprenas, ke la religioy de Eboga' estis
nature kultoy kontrausorchay (antiwhitchcraft cult) en senfina readaptijo
mita (sinkretismo).
Ni havas bonshancon kontakti kun yarmila kuracado de la spirito.
RELIGI LA LIGON
Tiukaze temas pli pri religado kun antikva sageco tiome al ni mankinta
ol sentoksiga kuracado au ol spirita kay psika kuraco…la demarsho mem de
humileco kontrau tiuy, kiuyn oni sklavigis, kay kontrau la persekutatay
Bwiti-istoy
demonigitay, al kiuy ni nun petas helpon, estas kvalita salto de la konscienco.
La fakto, ke ili konsentas helpi nin kay ke ili nomas nin "siay gefiloy",
yam klarigas al ni pri tio lernenda. |