MEYAYA : la unua trilingva reteyo dedichita al la Iboga'
[AKCEPTEYO] [FOTALBUMO] [ENHAVTABELO] [INDEKSO] [INFORMOY

la religioy de Eboga' || GOUTAREL 1 || GOUTAREL 3 || iboga' kontrau la dependeco
FARMAKODINAMIKO KAY TERAPIAY UZADOY DE
LA IBOGA' KAY DE 
LA IBOGAINO

obaka1@virgilio.it
racine Iboga

ARTIKOLOY
DE GOUTAREL
 

I. Historio de la farmakologiay studadoy
 

II. La Bwiti-o Mitsogho-a
 

III.La Bwiti-o Fang-a
 

IV.La ibogaino 
en psikoterapio ;
la psikanalizo lau Naranjo
 

V. La ibogaino 
por lukti kontrau
la dependeco ye
la drogoy lau
Howard Lotsof
 

VI.Konkludo 1
 

VII.Konkludo 2
STM
 

VIII.Bibliografio

La ibogaino en psikoterapio kay en la lukto kontrau
la dependeco ye la narkotazhoy

Robert GOUTAREL, Honora Direktoro de Serchado che C.N.R.S.
Otto GOLLNHOFER kaj Roger SILLANS, etnologoy, C.N.R.S.
(Francio, Centre National de la Recherche Scientifique)


 

  CHAPITRO IIa

La gabonay ritaroy de la iboga' : Bwiti-o de la Mitsogho-oy
 
 

La origina Bwiti-o, au Bwiti-o de la Misogho-oy, aperis che la Mitsogho-oy kiam ili atingis la teritorion, kiu nun estas Gabonio. En la pratempoy la Bwiti-o mem estis sinkretismo komponita de la kulto kontrau la prapatroy ekzaltita de la malkovro de la iboga' (kiun eble alportis la Pigmoy el la ekvatora arbaro) kay de kulturay elementoy akiritay dum la migrado de la Mitsogho-oy.

Che la Mitosogho-oy ( kay la Bazinpi-oy ) la Bwiti-on oni strikte rezervas al la viroy, kay la inicitoy estas konsideratay kiel Maystroy kay unikay gardantoy de la mistero de la vida kono pri la transmorta mondo, kiun konigis al ili la "mirakla arbo" Iboga'. Tiu inicado nepre necesas por la socia promocio ene de la tribo kay chiun individuon nekapablan aliji al Bwiti-o oni strikte ekzilas kay konsideras kiel virinon.

La iboga' alportas la pruvon vidan, tushosentan kaj audan pri la nerefutebla ekzisto de la transmorta mondo. 

Pere de sia spirita substanco nedifektebla la homo apartenas al la du planoy de la ekzistado, kiuyn li konfuzas unu kun la alia char li ne scias kiam komencijas la naskijo kay la morto. La fizika morto perdas chian signifon char ji estas nenio alia krom nova vivo, alia ekzistado. "La iboga' kondichas la plurecon de la mondoy."

La iboga' nuligas la nocion de tempo ; la tempoy estantay, pasintay kaj venontay kunfandijas, same kiel en la "superluma universo" de Régis kay Brigitte Dutheil (16) : dank'al la iboga' la homo reiras tien, de kie li venas.

Por esti akceptita en la socio Bwiti', la kandidatoy devas elteni serion da elprovoy au ritoy de transiro, kiu komencijas en chirkaubariteyo strikte rizervita al la inicitoy. Chiu kandidato havas "patrinon", kiu estas malyuna inicito ; li estas viro, kiu certijas ke la inican ceremonion oni faras lauregule.
La ceremonio konsistas esence en manjado de raspitazhoy de la planto iboga' ( Tabernanthe iboga H.Bn var. noke et mbassoka ). Tiun manjadon antauas abstinado seksa kay nutra dum la antautago. La rito estas tre strikta kay chiu ago havas grandan valoron simbolan.

Sur fayro la pleyajuloy rostas semojn de kukurbo. La bruo, kiun ili faras eksplodante, simbolas la eliron de la spirito - oni supozas, ke ji forlasas la korpon tra la fontanelo - por jia mistika voyajo. La kranion de la kandidato oni trifoye frapas per martelo por liberigi lian spiriton.

La langon de la "novnaskito" (néophyte) oni pikas per kudrilo por doni al ji la povon raporti pri la venontay vizioy.

Char la manjado eble dauras plurayn tagoyn, la elkorpijo kay la reenkorpijo de la "novnaskito" estas enscenigitay antau la apero de la vizioy. La kandidaton oni kondukas al la rivero, kay brulanta torcho el okume-a rezino estas surakvigita per miniatura pirogo farita per unu folio. Tiu rito reprezentas la voyajon de la spirito lau la fluo de la rivero al la okcidento, al la sunsubiro, al la morto, kay simbolas la elkorpijon. Palison, sur kiu estas ligna strukturo diamanto-forma, oni starigas meze de la fluo : ji reprezentas la inan seksorganon, kiun la kandidato devas trairi (ye la feta stato) najante kontrau la fluo de la rivero al la oriento, al la levijanta suno, al la naskijo.

Por proklami tiun inican naskijon, la kapon de la "novnaskito" oni razas kay pudras per ruja ligno (paduk'), same kiel oni faras al vere novnaskita infano.

Fine, kiam oni taksas kontentiga la fiziologian staton de la "novnaskito" post la manjado, lin oni kondukas al la Templo kay lokigas en jia maldekstra flanko, kiu simbolas la inecon, la mallumecon kay la morton.

Li restas en la maldekstra flanko de la Templo kay manjadas folioyn de la Iboga', jis kiam okazas la normiga percepto de la vizioy.

Dum la manjado la efikoy de la drogoy ekmanifestijas 20 minutoyn post la unua gluto de la iboga' per fortegay kay ripetijantay vomadoy. "La ventro de la 'novnaskito' (banzi') malplenijas ech de la lakto de lia 'patrino' ".
Por iri en la transmortan mondon necesas morti : la korpo kushe restas sur la tero kun la pleyajuloy dum foriras la animo. La fiziologiay signoy ekaperas : unue dormemo kay poste gesta miskunordigado, granda agitado, tremado, ridado kay plorado, parta anestezo kun sinsekvay febro kay malfebro, kay anhelado jis sufokijo. Por taksi la progresoyn de la toksado kay por aljustigi la dozon, la respondeculoy palpas la pulson, auskultas la korbatadon, kay kontrolas la temperaturon nur tushante la korpon kay taksante jian sensivecon per pikado dum diversay momentoy. Lau la fiziologia stato, la "patrinoy" iam kay iam pligrandigas au malpligrandigas la dozoyn.

La sonjay efikoy ne aperas antau deko da horoy, dum kiuy la antaue menciitay ritaroy okazas, parte publike kun dansoy kay muziko.

Che la Mitsogho-oy la viroy influatay de la Iboga' devas trairi kvar stadioyn por atingi viziaron konforman al la postulitay normoy. La kandidaton konstante pridemandas la malnovay inicitoy pri liay vizioy kay la pleyajuloy priyujas la valoron de la vizio priskribita.

La unua vizio konsistas el malprecizay bildoy nekoheray, senorday, senigitay ye religia signifo, kies autentikecon ofte pridubas la "novnaskito".

La duan stadion karakterizas serio da aperazhoy de minacay bestoy, kiuy foye disijas kay alifoye rekunijas rapide.

Dum la tria stadio la sonja vizio klare progresas al mita stereotipo. La "novnaskito" farijas pli kay pli kvieta kay tio estas signo de kvietiga kay placha vizio, kiu forigas chiuyn liayn duboyn pri la objektiveco kay la pozitiveco de la vidazhoy.
La "novnaskito" sentas sin envolvita de blovo, kiu fulmtuye kay ye la tono de la harpo Ngombi' lin transportas al vastega vilajo sen komenco nek fino.
Ni iomete parolu pri la simbola valoro de la muzikarko, kies melodiay sonoy akompanas la ceremonion. Ji reprezentas ligon inter la vilajo de la homoy sur tiu-chi tero kay la vilajo de la patro en la transmorta mondo. La muzikarko simbolas la voyo de la vivo kay de la morto.
En la transmorta mondo vochoy audijas : "Kiun vi serchas, fremdulo ?" kay la voyajanto respondas : "Mi serchas la Bwiti-on". La vochoy subite farijas homay formoy, kiuy denove demandas la demandon kay tiam respondas hhore : "Vi serchas la Bwiti-on. La Bwiti-o, estas ni, viay prapatroy, ni konsistigas la Bwiti-on".
La vizio tendencas pli kay pli al normoy. La inicitoy tiam demandas al la kandidato : "Vi estas sur la justa voyo, la Bwiti-o baldau aperos. Daurigu, rigardu kay vi trovos jin. Vi ne devas forlasi la bildoyn ; resekvu ilin de tie, kie vi forlasis ilin."
Vocho donas al la kandidato lian nomon de inicito. La "novnaskiton" konstante observadas lia "patrino", kiu reguligas liayn fiziologiayn reagoyn por eviti interagon de terurigay fantomoy, kiuy povus konduki lin sur la misa ireyo, al la voyo de la morto.

La kvaran stadion de la vizio (al kiu referas etnologoy kiel al vizioy normigay) karakterizas renkontijo kun la pley eminentay estazhoy spiritay.
Post interparolado kun siay prapatroy la "novnaskito" subite sentas, ke "liay kruroy senmovijas antau du Eksterordinaray Estazhoy", kiuy rivelas al li, ke li estas en la "Vilajo de la Bwiti-oy" ( la vilajo de la mortintoy ). Tiam ili demandas al li, kial li venis tien.
Audinte la respondon de la "novnaskito", la "Eksterordinaray Estazhoy" denove parolas. La unua diras : "Mia nomo estas Nzamba-Kana', la patro de la homa gento, la una viro sur la tero" kay tiu, kiu staras maldekstre de li, diras : "Mia nomo estas Disumba', la patrino de la homa gento ( edzino de Nzamba-Kana' ) kay la unua virino sur la tero."
Subite la "Vilajon de la Morto" kovras fayreroy plilumijantay kay "fajro-globo" formijas kay farijas distingebla (Kombe', la suno). Tiu globo da lumo pridemandas la vizitanton pri la kialoy de lia voyajo. " Chu vi scias tiun, kiu mi estas ? Mi estas la Estro de la mondo, mi estas la esenca punkto.
Tiu-chi estas mia edzino Ngondi' ( a luno) kay tiuy estas miay gefiloy (Minanga', la steloy). La Bwiti' estas chio, kion vi vidis propraokule."
Post tiu interparalado la luno kay la suno shanjijas en belulinon kay belulon. Senaverte la luno kay la suno retrovas sian originan formon kay malaperas. La tondro (Ngadi') audijas kay la kvieteco chien revenas.
La pliajuloy salutas lin fiere : "Li vidis la Bwiti-on propraokule", kay invitas lin al lokijo en la dekstra flanko de la Templo, la flanko de la viroy kay de la vivo. La kandidato farijis inicito malkovrante la Bwiti-on tra alia realazho transmorta, kiu rilatas kun ambau la fizika morto kay la inica morto.

Per la viziado li ekvidas samtempe en estanteco, pasinteco kay venonteco sian mem-on homan, neshanjeblan spiritesence kay vivantan samtempe en du planoy de ekzistado.

Tamen, post la transiray ritoy, la novan membron oni devas izoli disde la ekstera mondo dum periodo de 1 jis 3 semaynoy. Dum tiu tempo liayn manjazhoyn kuiras kay alportas yuna virino zhus naskinta, char oni konsideras lin kiel novnaskiton.
La inicito estas vidinta, li scias kay kredas sed, kiel chiu Mitsogho', li faros tiun voyajon nur dufoye : dum la inicado kay en la tago de sia morto. Neniel eblas al li denove uzi la iboga-on en la samay kondichoy. Ekde tiam la sanktan planton li do uzos nur tre shpareme por "refervorigi la koron" kay por helpi lin "dum fizikay strebadoy au dum interparoladoy".

Ni povas lerni pri pluray aferoy el tiu studo pri la Bwiti-o de la Mitsogho-oy.

Unue estas okulfrapa simileco inter la inicado al la Bwiti-o kay la inicay ritoy franmasonay. La fina rezulto estas la sama : la kono pri la misteroy de la transmorta mondo, kiun la franmasonoy nomas la "sublima sekreto". La franmasonan inicadon antauas izolperiodo de la kandidato, dum kiu lin asistas inicito. Tiu inicito komunikos al li, pasigante lin tra mallarja pordo, ke la inicado estas nova naskijo. Sed pley mirinde en la franmasona ritaro estas la tri batoy per maleo sur la kapo, memore al la murdo de Hiram', arkitekto de la templo de Salomono, far tri el liay kunuloy, al kiuy li rifuzis konigi la "subliman sekreton".

La inicado al la Bwiti-o esence koncernas che la Mitsogho-oy la transiron de la infaneco al la plenkreskeco, char necesas forigi la shpurayn elementoyn de la infaneco por konstrui en la fraulo novan psikan strukturon konforman al la kulturay normoy de la tribo. Por kompletigi tion, la Mitsogho-oy uzas, aldone al la manjado de la Iboga', la senigon ye dormo char la inicado dauras plurayn tagoyn sen dormo nek nutrazho.

El tio rezultas vizioy sen psikozay manifestijoy, dum kiuy la individuo restas plene konscia kay povas komuniki kun la chirkauantoy, tiel estante ambau aganto kay spektanto de siay propray vizioy.

Rimarkinda estas la fakto, ke tre grada estas la toksado per la iboga', kay tio ebligas obervi plurayn stadioyn dum tiuy vizioy. La etnologoy estis kapablay surkampe sekvi la evoluon de tiu toksado kay distingi kvar karakterizayn stadioyn en ji. Dum la tri unuay stadioy la vizioy estas ekzakte konformay al la de psikanalizoy tiel nomata  "subtera mondo de Freud". La kvaran etapon konsideras la etnologoy kiel etapon de la normigay vizioy konformay al la imago kultura kay kolektiva de la tribo ( vidu tezon de Jung' )

Ni yam atentige raportis kelkayn similecoyn inter la inicado al la Bwiti-o kay la franmasona inicado, kay ankau ni estas devigitay raporti analogecoyn de la vizioy kauzitay de la manjado de la iboga' kun tiuy spertitay de iuy dum la klinika morto. Ni pridiskutos tiun temon en la konkludoy. La "novnaskito" devos alfronti la morton inican (au realan), kiu igos lin kapabla aliri al la transmorta mondo.
Tion li povas realigi nur se lin oni juste preparis kay chefe se lia motivado estas suficha. Pro diversay kialoy - nesuficha pretigo, neadekvata motivo, timo, psikozo au nevrozo ( = psikay malsanoy) - iuy kandidatoy ne kapablas transiri tiun krizan fazon. Ilin ekkaptas demonay genioy, kiuy forlogas ilin de la voyo de la morto.
La pliajuloy devas tiam decidi la chesigon de la inicado per antidoto (kontrauveneno), kies konsisto ne estas konita. Ni povas noti, ke la atropino (kontrauazho de la acetil-kolino) nuligas chiuyn signoyn de la toksado per la ibogaino, ambau jiayn viziayn kay korayn efikoyn.

La Ombudi' (au Ombwiri', che la fang-oy) estas inica ordeno rezervita al la virinoy, kiuy estas terapi-istinoy che la Mitsogho-oy kay che la Fang-oy.
La virinoy manjas malpli grandayn kvantoyn da iboga' ol tiuyn uzatayn dum la inicado al Bwiti-o. Tiukaze ili ne iras transe de la tria etapo ( freud-isma ), dum kiu genioy bonay au malbonay komunikas al la virinoy, ke ili posedas la kauzoyn de la aflikto au de la malsano, pro kiuy ili estas konsultatay.

Enhavtabelo de la artikolo


[SEKVO] [AKCEPTEYO] [FOTALBUMO] [ENHAVTABELO] [INDEKSO] [INFORMOY

   retour/return index