La ibogaino en la psikoterapio kay en la lukto kontrau
le dependeco ye la narkotazhoy
Robert GOUTAREL, Honora Direktoro de Serchado
che C.N.R.S.
Otto GOLLNHOFER kaj Roger
SILLANS, etnologoy, C.N.R.S.
(Francio, Centre National de la Recherche Scientifique)
CHAPITRO IIIa
La gabonay ritaroy de la iboga' : Bwiti-o
de la Fang-oy
En la marborday regionoy de Gabonio la Bwiti-on ekkonis la Fang-oy
dum la epoko de la esploradoy de Savorgan de Brazza, sed lau letero
de Lucien Meyo ( sekretario de la Profeto Ekang Nwa
)
: "Estas en 1908, ke la Itsogho-oy kay la Bazinpi-oy alvenis
al Gabonio, t.e. en la estuaron de Libreville. Tie ili instruis
al la Fang-oy kiel manji "la iboga-on ye la radiko". Antau
tiu epoko la Fang-oy uzis la folioyn de la plantoy Iboga'
kay Alan' ( alchornea floribunda, planto euforbiaca el kiu
S-ino F. Khuong-Huu (29)
izolis novan alkaloidon :
la alkorneino-n ), sed nur la radikoy de la iboga' finfine kauzas
la vizioyn de la Bwiti-o."
La Bwiti-o de la Fang-oy, malsimile al tiu de la Mitsogho-oy,
akceptas la virinoyn kiel membroyn, sed chiuy ge-anoy estas akceptitay
nur post kiam ili estas manjintay la iboga-on.
La radikon de la Iboga' oni glutas ne nur raspitan sed ankau
miksitan kun kansuko au sukero kay lakto au palmovino. Dum la raspitayn
radikoyn de la Iboga' oni rezervas al la viroy, la "farmaciayn miksazhoyn"
faras la inoj kay ilin nomas "ekspresay" au "automatay". Tiuy miksazhoy,
kiuy mildigas la amarecon kaj parte kontrauas la vomadoyn, ebligas plenumi
pli rapide la normigan fazon.
Dum la ritoy de transiro, la esencay karakteroy de la ritoy Mitsogho-ay
estas konservitay kay la rita lingvo estas Mitsogho-a. Tamen la
"patrino" estas virino, kelkfoje akompanata de sia edzo, kiu farijas la
"patro". Gravege oni taksas la izolperiodon kay la konfesadon antau la
inicado. La nocio de pureco obsedas la Fang-an pensmanieron, kay
la manjado similas al elprovo por pentofari (vomante) la pekoyn faritayn.
La Bwiti-o Fang-a
estas nuntempe la rezulta adaptijo de la origina Bwiti-o al la tradicia
kulto (Byeri) kontrau la prapatroy, kun asimilado de konceptoy kay
elementoy kristanay. El tio rezultas, ke la Bwiti-o
Fang-a
estas ne unuforma sed strukturita lau pluray branchoy sendependay unu de
la aliay, inter kiuy disvolvijas movadoy "profetay kay mesiay".
Lau S-ro Michel Fromaget
(18),
kiu estis la Prezidanto de la Psikologia Fako en la Universitato de Libreville
de 1981 jis 1983, estas du specoy de Bwiti-o en Gabonio :
1- La Bwiti-o de la Mitsogho-oy,
kiu konservis formon tre sobran kay tre proksiman al la origina modelo
de la Bwiti-o, au Bwiti-o Disumba lau la nomo de la
unua virino, kay kiu havas du variantoyn
- La Bwiti-o Mitsogho-a
de la Nganga-a-misoko-oy, kiuy estas profetoy, sorchistoy kay divenistoy
pratikantay psikosomatan resanigon kay ian specon de psikanalizo.
- La Bwiti-o N'Dea,
kiu estas kulto de sorchistoy kay devojigo de la Bwiti-o Mitsogho-a
kun homay buchoferoy kay kanibalismo, kay kies fina celo estas akirado
de supernaturayn povoyn.
2- La Bwiti-o Fang-a, kiun prunteprenis poste
la Fang-oy, estas mirinda sinkretismo de kristanismo kun animismo.
En 1972 Bureau (7) mencias dekdu subdividazhoyn de la
Bwiti-o
Fang-a.
Tial ni devas rezigni chian ideon pri la studado de la Bwiti-o kiel
unuforma kay homogena tuto, kay estus iluzie kay erare serchi "normigan
vizion Fang-an" kompareblan al tiu de la Bwiti-o Mitsogho-a.
Tial ene de komunumo, en kiu okazos la inicado, chio dependas de la
rilatoy konsentitay de tiu komunumo inter la kulto kontrau la prapatroy
(reprezentitay per iliay kranioy), la origina Bwiti-o kay la Kristanismo.
Se ni komparas la Bwiti-on
Fang-an
kun la origina Bwiti-o, ni trovas okulfrapayn similecoyn pri la
enhavoy de la vizioy. Nur la dekoracioy, la visajoy au la personoy reprezentitay
malsimilas. Tiuy lastay individuoy devenas de la kristanismo kay povas
manifestiji sen lima nombro. Tamen estus erare kredi, ke la Bwiti-o
Fang-a
komplete liberijis de la origina Bwiti-o kay de la prapatra kulturo
de la Fang-oy. La elementoy ya cheestas en ji sed ne estas tre klare
videblay. Ili tamen povas aperi, se oni konas la kunligoyn ekzistantayn
inter la videblay visajoy kay tiuy kashitay malantau ili. En religia figuro
kristana povas samtempe enkorpiji pluray spiritay individuazhoy
fang-ay,
kay inverse.
Dum la ritoy de transiro, ni trovas la samayn efikoyn psikofiziologiayn
kiel tiuyn observitayn che la Mitsogho-oy. Post longa serio da periodoy,
dum la kulmino de sia mistika suprenirado, la homo influata de la iboga'
sentas sin kvazau "transportata de la vento" al la transmorta mondo jis
antau la domo de Kristo kay de Dio. Lin gvidas tien siay prapatroy ye la
harpo-tono.
Vocho donas al li lian inican nomon
kay indikas al li kiom da mono li shuldos pagi pro sia inicado.
Dum sia voyajo li vidas plurayn
sanktuloyn, Noa-on, kay pastroyn vestitayn per sutanoy. Kristo vestita
per oray vestotazhoy pridemandas la fremdulon pri la kialoyn de lia vizito.
Kay la "novnaskito" respondas : "Mi serchas, mi deziras vidi la Sinyoron
Yesuo-Kristo". "Mi estas tiu, kiun vi serchas", respondas Kristo.
La enhavo de la rakonto pri la renkontijo kun Kristo povas varii lau
la "novnaskitoy". Li unue trairas "purgatorion, kie suferas la homo", kay
poste la paradizon kun jiay sep niveloy, kie svebas anjeloy. En la supra
nivelo la voyajanto vidas homon, kiu portas krucon, kay pli malfrue la
barbon de la Dia Patro. Lau alia rakonto aperas la Sankta Virgulino Maria,
Adamo kay Lucifero ( la Diablo, la falinta anjelo "lumoportanta = Lucifero
en la latina lingvo" ).
La interparolado estas preskau la sama en chiu vizio kiel tiu raportita
de la Mitsogho-oy.
En tiu sinkretismo, Ngyingon' (la chefa edzino de la unua viro,
nomita Disumba' che la Mitsogho-oy) similasas samtempe al
Eva' kay al la Virgulino Maria.
Nzame-on, kies nomo estas Nzamba-Kana' che la Mitsogho-oy
kay kiu estas la vira principo kay la unua viro, reprezentas Jesuo-Kristo.
Lau kelkay profetoy, Adamo kay Yesuo-Kristo personigas la "Pleyaltan Estazhon",
kiun neniam oni ekvidas en la vizioy Mitsogho-ay.
La chielarka serpento "Lucifero" cheestas en la vizioy Fang-ay.
Ji reprezentas la diablon, kiu estas la Evus-o yam konita de la
Fang-oy.
Dum sia vivo la Fang-oy povas plurfoye voyaji lau la ritay kondichoy
de la Bwiti-o, kay tio ebligas al ili konfirmi la realecon de iliay
vizioy. La inicitoy povas ankau partopreni la magian societon Ombwiri'
(rizervitan al la virinoy kay nomitan Ombudi' che la Mitsogho-oy).
Tiun societon, kiu ludas grandan rolan en la medicina diagnozo, karakterizas
vizioy pri genioy, kiuy dum publikay kunvenoy divenay indikos al homoy
influatay de Iboga' la naturon de la aflikto, pro kiu suferas la
konsultinta paciento. En la Ombwiri-o ni povas noti kelkayn similecoyn
kun la Voduo de la Karaibay Insuloy kay de la Suda Ameriko.
Che la Mitsogho-oy la normiga
vizio estas tiu de la tribo kay korespondas che la inicitoy al la kono
parole memorigita dum infanajo ene de la tribo. Che la Fang-oy ni
observas multayn malsamecoyn pro shanjoy kay translokadoy eble okazintay
en la inica sperto dank'al kristanismo, pro la konkurado ekzistanta inter
la diversay movadoy profetay kay mesiay pli malpli ortodoksay, kaj pro
la malapero de la triba nocio.
Kelkay blankuloy, pleyparte francay, libervole spertis la manjadon de
la iboga'. Malmulton el ili oni povis intervyui. Studado pri la
interpretado de tiuy intervyuoy nuntempe progresas
( O. Gollnhofer kaj R. Sillans ).
( O. Gollnhofer kaj R.
Sillans, 1985; O. Gollnhofer kaj R. Sillans, 1983; J.
Binet, O. Gollnhofer kaj R. Sillans, 1972 ) (23) (24) (4)
Enhavtabelo de la
artikolo |