fragmento de la libro "Péril blanc" de René
Bureau.
Eldoneyoy de l'Harmattan, 1978. (p 156, 159-165)
Mi ekangoras alproksimijante kun vi al la arbarorando, kie kreskas la
eboga',
la planto de la vereco. Chu mi tuy trovos la vortoyn por esprimi la pasion,
kiun mi eksentis che la piedo de la arbo motombi', sur la rando
de la riverbrako de mesoso', en la nekovrita chirkaumuro de la djimba',
sub la sankta tegmento de la mbandja' ?
bandji, na nima na kombo, bokayé !
Necesus al mi skribadi pajoyn post pajoy nur por klarigi al vi la sencon
de tiu vokado de la inicitoy de la Bwiti-o Fang-a, kvazau
tamburoy tondrantay tage kay nokte en chiuy partoy de la vilajo, kiu samtempe
kunvokas la diversayn instancoyn de la komunumo kay elvokas la naskijon,
la ekzistadon kay la morton de la homo, de la tribo, de la Kristo kay de
la mondo. Sed tamen vi havus nur malklaran ideon pri tio, kion travivas
tiu homgrupo la pley viva el tiuy yam renkontitay de mi.
(...............)
La orgasmo de la kosmo
Ekzemple mi povus enigi vin en la templon, tushigi al vi la centran
foston, akson de la universo, kay trairigi al vi la etapoyn registritayn
en la arkitekturo jis la lojeyo de Dio, fermita budo funde de la templo.
Ni povus ekpreni la tri chefayn muzikinstrumentoyn de la Bwiti-o,
sakramentoyn de la dia parolo, kay detaligi la signifoyn de iliay diversay
partoy. La muzikarko nomita be' , kies resonkesto estas la busho
de la ludanto, prezidis la originon de la tempoy, kiam Dio pensis sole
pri la ekapero de sia kreitaro en la prepara etero. La perkutinstrumenta
stango estas nomita obaka' kay jia fina plosivo elvokas
onomatopee la rompon de la origina ovo, el kie shprucis la tri sublimay
manifestijoy de Dio : Nzame', Ninegone' kay None'.
Post longdaura ludado de la muzikarko, kvazau por partoprenigi la homoyn
en la pacienca pripensado de Dio, la 3 obaka-ludantoy frapetas preskau
neaudeble sur la stango : ka, ka, ka, ka... kay poste, en fortega eksplodo
substrekita per timiga kraketado de la marteloy kontrau la seka ligno,
naskijas la universo : ankau estas la elfluo da fandijanta metalo en la
fandeyo de la unua tago, la bruego de la tondro en la lumego de la fulmo,
la surdiga resonado de la bato de la martelego kontrau la origina amboso,
la orgasmo ye kosmay dimensioy ; la origina kaoso subite organizijis lau
la grava dupartigo : la supro kay la malsupro, la suno kay la luno, la
viro kay la ino, la tago kay la nokto, la varmo kay la malvarmo, la tero
kay la akvo, la vilajo kay la vepreyo ; chiuy tiuy azhoy havas sian lokon
; Dio plenumis sian "taskon".
Sed la homo tuy malaranjos la ordon elpensitan de Dio. La morto tuy
agos. La obaka' signifas ankau la lastan elspiron, bo-ka-ye',
la lasta vorton de la ekkrio skribita komence de tiu chapitro, kay la ekkrevon
de la kadavro post kelkay tagoy da putrado. Ji aparte elvokas la lastan
stertoron de la Kristo agonianta. La bato de la obaka' "koincidigas"
la malfermadon de la vulvo por la nasko kay la fermadon de la tombo, kiam
la homo denove malaperas en la sino patrineca de la tero.
La mallonga momento inter la du shanceloy, dissumba', estas la
tempo por ludi la ok-kordan harpon ( ngombi' ). La harpo estas vocho,
la revivigita parolo de buchofertito, la flustro de la amo ( la kordoy
viray kay inay harmonie ludas ), la laboro per la plugpiocho kontrau la
malmola grundo, le tempo de la jermado kay de la putrado por la kreskazhoy,
la spiro de la vivo, la singulto de la morto kay la anticipo de la transmorta
mondo. Ji shanjas la homan ekziston en chielan muzikon.
La plej malgranda parto de tiuy instrumentoy havas simbolan signifon
en
la granda kay kohera aro de la manifestijoy de la dia imago. La
batoneto, kiun tenas en sia dekstra mano ( vira ) la arkoludanto kay per
kiu oni modulas la longecon de la kordo kay tiel determinas la son-altecon
de la vibroy, estas la faluso, kiu karesas la inan seksorganon kay jin
pro plezuro tremetigas. La obaka' estas vertebra kolumno staranta
sur femuroy kay perkutata de jemeloy, kiuy ankau estas la ostoy de
la antaubrakoy : la skeleto estas tiu de Bazeu-Bazeu', mita edzo
kay buchoferinto de Benzogo', kies korpo prenis la formon de la
harpo. Tiu-ci kopias chiuyn partoyn de la ina korpo, kay estas ia figura
blazono; ech rimeneto fiksanta la tenilon al la reson-kesto reprezentas
la tranchilon per kiu estis buchoferita Bengozo'.
La estro estas danjera.
Mi povus ankau tutsimple alkonduki vin al la tri sinsekvay
Ngoze-oy,
kiuy konsistigas la basan ritaron.
Dum tri sinsekvay noktoy, de la sepa horo vespere jis la sepa horo matene,
ni partoprenus en ceremonioy, dancoy, kantoy, plenumitay ritoy, sen ripetazhoy
dum tiu 36hora periodo. Efun, mwenge, meyaya estas la tri momentoy
: la origino de la mondo, la tempo de la kreado, la fino kay la transmorta
mondo ; la naskijo de la homo, la kresko kay la plenkreska vivo, la morto
kay la vojo al la domo de Bwiti-o ; la origino kay la historio de
la Fang-oy, la koloniado fare de la Blankuloy, la liberijo kay la
sendependijo ; la naskijo kay la yunajo de Yesuo-Kristo ( Nzambia-Pongo
), lia libervola morto, lia reveno en la sinon de Dio.
Chiun kanton, kiun antauas kay akompanas harpoludo, kay chiun ritan
geston oni povas interpreti lau diversay manieroy, en kiuy la naskija flanko
chiam korespondas kun la morta flanko. La jenerala movo de la ritaro, kiun
indikas la progresado de la gestoy plenumitay ene de la templo, kunligas
la morton kun la naskijo kay tiel produktas la revivijon.
Iroy kay reiroy ekas inter la maldekstra flanko ina kay la dekstra flanko
vira. Tiel okazas rekunijo de la kontrauay polusoy de la kreado, kay samtempe
la prapatroy, la naskijontay infanoy kay chiuy, kiuy finalvenis al la lojeyo
de Nzame', kunijas kun la aro da homoy ankorau mergitay en la kontingenco
de tiu-ci mortema mondo ( dissumba' ) por realigi la unuijon de
la koroy, la unuecon de la multoblo, la neniigon de chiuy dividoy ( nlem-mvore
).
Vi vidus matene de la tria nokto la inicitoyn atingintayn au revenintayn
ye la stato de bobelo, de akvoguto, de kokono, de aera balono, kiuy chiuy
kune, viroy, virinoy kay infanoy, dancas anjelan baleton, kvazau
la pezecon de la tempo kay de la materio ili definitive estus transpasintay.
La regno de la Evus' estas antaue malebligita, la erao de Bwiti'
anticipita, la malegalecoy malaperigitay, la malsamecoy ech forvishitay,
la potencoy nuligitay, la morto venkita. La ekster-ordinara teatrazho,
kies dekoracio estas la kosmo kay kies aktoroy estas la homaro, restarigis
la originan ordon, reigis la homon sendifetka, kunigis la kreiton kun la
kreanto, akordigis la morton kun la vivo, anticipis la revivigon de la
universo.
Mi memoras iun dimanchan matenon, kiam elirinte el mia tria Ngoze'
en Nzobermitang' mi iris en la katedralon de Libreville por
partopreni la meson pro ia skrupulo. Kontraste la yubiloyn de la Bwiti-o,
shaynis al mi sakrilegiantay la kristanoy missidantay sur prejobenkoy (
kiel sidi alimaniere ? ), kun senviva rigardo al blankhauta barbulo vestita
kiel virino, sola antau cementa tablo kay shrumpita en sia devotazho. Mi
scias, ke facile estas fari tian rimarkon, sed mi informas vin pri shoko,
kiu interne min vundis tiutage.
Vi ankau povus intimiji kun la inica societo ekkonante diversayn statutoyn
de la adeptoy kay funkcioyn de la "pastroy".
Unue mi prezentus al vi la Ekambo-n. Li sidas che la enireyo
de la templo, fronte al la Ozamboga', la vulva fendo farita en la
umbilika fosto, kiu naskis la tribon kay en kiun la inicito devas denove
enshoviji por renaskiji. Malantau la origina seksorgano ina la Ekambo'
vidas la foston funde de la templo : ji figuras virinon, kiu pune portas
sur sia kapo la sferon de la kreitaro. Tiu sfero estas meze traborita,
char endas trairi jin por atingi la domon de Bwiti-o, kiu estas
senfenestra budo el tabuloy, en kiu sidijas la estro de la komunumo, la
Kombo',
kay kontrau kiu sin dorsapogas la harpoludanto, la Beti'. En sia
mano dekstra la Ekambo' tenas bayoneton, kiu estas la buchoferilo,
la spado de sankta Mikaelo venkanta la drakon, la fulmo, la brako de Dio
apartiganta la universon inter la supro kay la malsupro, la dekstro kay
la maldekstro. La Ekambo' estas ekzekutisto, la gardisto de la ordo,
la malamiko de la Evus', la mastro de la tondro, la granda forjisto.
Nur li, la Kombo' kay la centra Nganga-o, raytas stari en
la laulonga akso de la templo, sur la rekta linio inter la patrina sino
kay la tombo, la morto kay la vivo. Dum iuy ritoy la Ekambo' tenas
en sia dekstra mano flamantan torchon el la "arbo kondukanta al la chielo".
Kirlijante li trairas la Djimba-on, kiu estas la loko de la naskoy
kay de la kunvenoy, kay la tombeyon por kunigi en sama flamo la vivantoyn
kay la mortintoyn kay por kunvenigi la kosman asembleon de la tuta kreitazharo
en la sino de Dio, la missengué Nzambia-Pongo', la sinon
de Yesuo-Kristo, kiun indikas torcho che la voykrucijo de la du aksoy de
la templo.
La Yombo' ( virino ) kay la Nima-na-kombo' ( viro ) staras
che la du ekstremoy de la akso transversa, antau la pordoy de la naskigho
kay de la morto, kiuy rigardas al du nichoy, kie respektive estas la basenoy
inay kay viray. Ili ambau rolas kiel geyujistoy. Ambau ili estas konfirmitay
inicantoy ( nima ) kapablay taksi la gradon da pureco de la nova
inicato kay de kiu ayn pashanta sur la voyo de la morto kay de
la vivo. Ilia komplementeco signifas
la necesan transpason de la divido inter la seksoy kay inter chiuy kontrauay
fortoy. Ili prizorgas la centran fayron, kies trapasado estas submetijo
al la yujo de Dio ( nsal ). Ili staras che la soylo de la areo kay
de la erao, kie chio repacijas, kie la homo forlasas sian hauton, sian
koloron, sian statuton, sian rangon, kay sian
Evus-on, por vesti
sin per la unusola vestazho de la veray di-homoy.
La dua parto de la templo estas ekster tiu mortema mondo ( Dissumba
). Tri aliay personoy ritay tie chiam staras : la tri Nganga-oy.
Vice che la piedoy de la virino-Atlas', ili frontas la tri obaka-ludantoyn
kay la harpoludanton. Ili figuras respektive la tri dioyn Nzame', Ningone'
kaj None'. La pley grava estas la centra Nganga-o, Mimien'
( la senkulpa naivulo ), kiu samtempe personigas Yesuon kay Nzame-on.
Nur li estas tute aparta de la Evus', tiel lin buchoferis la homoy,
sed lia morto malfermis la voyon de la vivo.
En sia budo la Kombo ( Dio la patro ) decidis la morton de sia
filo. Li havas la pleysuverenan potencon. Se figuras jin homon, tiu potenco
povas deveni nur de la Evus'. La Kombo estas do samtempe
necesa kaj danjera ; li juas la pley honoran lokon sed li estas kashe malvidebla,
jis kiam "Bwiti' estos veninta" kay Dio estos videbla de kiu ayn
kreitazho post la definitiva malvenko de la Evus' kay jia disfalo
en la kernon de la tero.
Fariji bandji' ( inicito ) signifas anticipi dum momento en tiu
mortema mondo tiun vizion de Dio dank'al la radiko de Eboga'.
La amareco de chi-tiu mortema mondo
Nu se vi estus akompanintay min che tiuy "iluminitoy", vi estus forte
instigita, same kiel mi estis, al la manjado de la amara planto de la vereco,
kiu estas lau la fideluloy de la Bwiti-o la unusola voyo al la scio.
Unue vi estus konfesinta al la Nima-na-kombo chiuyn kulpoyn de
via pasinta vivo. Poste oni estus kondukinta vin en la arbaron, randen
de rivero. Mi preterlasas la detaloyn, kiuy koncernas interalie la divenayn
operacioyn antau la mesoso'. Oni baras la riveron por reteni la
fluon de la ekzistado. Tri virinoy malsupreniras en la basenon formitan
almonte de la baro, jis kiam la akvo atingas la supron de iliay femuroy.
La postulanto ye la inicado nude plonjas de avalo jis almonto inter la
malproksimigitay kruroy : tio estas la prologo de la restado, kiun li tuy
faros en la utero de sia nova patrino. La baro estas poste rompita kay
ekfluas dua vivo ; la elprovo de la morto tuy naskos lin. Manji la Eboga-on,
tio estas morti. Elirinte el la riverbrako, la inicato manjas grandan kvanton
da fresha radiko.
Oni alportis la torchon de la templo supre de zhetlanco, kiu reprezentas
interalie la centran foston ( foston de la firmamento ) kay la lancon,
kiu traboris la koron de la krucumita Kristo. La kantoy elvokas de tempo
al tempo la paroloyn de Jesuo che la Kalvario : "Dio mia, kial vi forlasis
min ?". La inicato ankorau havas sufiche da fortoy por marshi jis la vilajo,
kie dum la tri ritay noktoy en la templo li manjados la arbon kreskitan
sur la tombo de Kristo kaj auskultos la harpon paroli al li, kushata en
la budeto de la inicatoy, inter la kruroy de sia inico-patrino, kun sia
kapo sur shia ventro.
Iom post iom la korpo malpezijas, la sentoy malaperas, la pezeco de
la materio neniijas. La spirito unue reiras kun la prapatroy, kay poste
pashadas sur la kruta pado, kiu kondukas al la domo de Bwiti' tra
multay elprovoy kay multay yujoy purigay. "La bwiti-anoy ne havas la Kredon,
kiun la kristanoy havas, char ili ya rekte vidas" : Alberto provas klarigi
al mi la originalecon de la "religio de l'Eboga". Verdire, se vi
estus farinta kiel mi, vi estus malkonsentinta la proponon gluti la Eboga-on.
Provo por kompreni religian konduton malsimilas alijon al ji. La serchado
ne raytigas komedion pri sanktay aferoy. Estus restinta al vi nur la ebleco
fariji "honora" bandji-o kiel mi farijis.
Komence de la ceremonioy, mi mem faris per palmbranchoyn la umbilikan
shnuron de mia nova naskijo, kiun mi ligis al mia maldekstra manradiko.
Mi estis shmirita per blanko kay rujo, kiuy simbolas la spermon kay la
menstruan sangon necesayn por la regenerado de la homo. Partoprenante ritayn
dancoyn, mi travivis la morton de Benzogo kay de Yesuo-Kristo. Mi
gustumis la amarecon de tiu-chi mortema mondo, machante pinchoprenoyn da
Eboga'. Mi baraktis kontrau la dormo por aboli la nokton kay bridi
la fortoyn de la Evus', kiu vivas en mi. Kiel mi povus rifuzi partoprenon
en la lukto de tiuy homoy kontrau la mortigay potencoy kay en ilia pasia
deziro por alvenigi mondon, kie la koroy kunfandijos en la sama fanduyo
?
|