En tiu epoko, mi regule voyajadis al
Gabonio, kie de post kelkay jaroy mi restadis proksimume po du au tri semaynoy
chiuyn dumonatoyn.
Mi renkontis S-ron Ava Martin kay lian filon, kay sukcesis ricevi
inicadon nur post tre multay diskutadoy dum pli ol unu yaro.
Intertempe Ava Martin tradukis por mi pleyparton de la kantoy,
kiuyn mi registris en la lingvo popi-a (la sankta lingvo) au en
la fang-a lingvo. Mi venigis dum miay restadoy muzikologon kay son-registriston,
kay ni plenigis la templon (che la voyo al Lambarene') per mikrofonoy por
registri kompletan ceremonion.
Ava kun mi ( kiu estis studinta etnologion kay filozofion, sed
tiam estis okupijanta pri negocado ) ekskribis libron pri la Bwiti'. Ava
havis ekster- ordinaran kulturon filozofian kay religian, kay li estas
unu el la homoy, kiuy pley gravis en mia vivo. Alveninte al la chapitro
pri la "inicado", ni rezignis nian proyekton, char ni opiniis, ke estas
malhoneste riveli al chiuy tion, kio estas rivelenda nur al la inicitoy.
Aliay homoy ne havis tiayn skrupuloyn...
Mi tamen volus priskribi la unuan fazon de mia inicado jis la momento,
kiam "suprenlevis min la lifto".
Post longay diskutoy kun Ava pri miay motivoy ( kay pri la liay
), en periodo kiam strange ankau provis alogi min la franmasonoy, mi akceptis
la inicadon. Ava estis tre scivolema por kompari la vizioyn de blankulo
kun tiuy de la Fang-oy (char tre malsimilas la du pensanieroy, la
du historioy, la du mondoy...)
Estis nur unu malhelpo : mi estis en Gabonio pro negocado kaj devis
akordigi miayn oficialayn rendevuoyn kun la pretigoy de la ceremonio.
Mi sukcesis starigi mian genealogian arbon jis Nzame' (sendube
dank'al kelkay aranjoy kun la chielo), char tio nepre necesas por peti
la konsenton de miay prapatroy.
Dum mi laboradis okazis la buchofero de la koko ; miay prapatroy konsentis
renkonti min dank'al botelo da alkoholazho Marie-Brizard.
La problemo estis la rita bano. Char mi havis plenplenan programon kay
yam multayn rendevuoyn en Europo, mi ne povis prokrasti mian forflugon.
Ni trovis kompromison kay mi faris la purigan banon en mia chambro de
la hotelo Sawa-Novotel. Mi alvenis kun aluminia sitelo pentrita
per strekoy kay punktoy rujay, blankay kay ( mi kredas ) nigray. Ji entenis
la kosmon : teroyn kay plantoyn diversayn, blankan pulvoron, malmulte kostan
parfumon por kovri la odoroyn (mi abomenas la parfumoyn...) kay supre de
bastono rujan plumon el papago.
Antau ol shmiri min, mi devis shuti sur mia kapo herboyn (au dissplititayn
folioyn) dirante kelkayn formuloyn, kiuyn mi parkere lernis.
Tiel mi sukcesis kombini la laboron kun la inicado.
La du Banzi-oy, kiuy elterigis la radikoyn, tre fieris pro ke
ilia seksa abstinado ebligis al ili elterigi ech la pley maldikayn radiketoyn
Mi estis fastanta yam dum du tagoy, kiam oni trinkigis al mi grandan
glason da likvazho, kiu preskau tuy ege vomigis min. Post tiom longa tempo
mi tre bone revidas min vestitan per blanka zonotuko, kushantan sur mato
meze de la templo, chirkauantan per kandeloy, vomantan en plasta pelvo
flavan likvazhon, fronte al bankoy plenay ye viroy unuflanke kay ye virinoy
aliflanke, kiuy pasigis unu al la aliay la pelvon por taksi la purecon
de mia galo (kay samtempe tiun de mia animo). Shaynas al mi, ke tiu torturo
dauris horoyn post horoy, jis kiam oni donis al mi tradician kuracilon,
kiu tuy chesigis miayn vomadoyn, kay kies sekreton mi povas riveli : unu
supkulero da densigita lakto sukera Mont-Blanc.
Kay mi komencis manjadi unu teleron da raspita iboga-o, poste duan...La
citro havis sonoyn tiom mildayn, tiom kvietigayn, la vocho de la kantanto
estis tiom melodia, ke la bruo de la batado sur la sonora stango shaynis
fora, tre fora...kay ke ekfarijis senutila mia korpo, tiom strangay la
lumoy, tiom belay la sonoy...
Kio sekvis, tio estas la afero de mi kay de kelkay inicitoy...................
Mia reveno en Francion, tiom proksime de tiu sperto, estis iom malfacila
: la konstruazhoy estis tro altay, la bruoy de la cirkulado tro agresay....
Mi iris por manji kun mia edzino al malgranda restoracio situanta en
fyordeto (calanque = "kalanko" en la provenca lingvo); shi estis
sidanta fronte al mi sed mi ne vidis shin : fronte al mi estis nur la maro,
la maro, la maro...
Post tiu sperto, char mia posteno shanjijis, mi ne plu revenis al Gabonio
kay malfeliche perdis chiuyn kontaktoyn kun Ava...Nuntempe mi provas
retrovi lin, sed li ne havas la telefonon, li emeritijis...chu li ankorau
vivas ?
|